Legu, relegu, kontraktu kaj kontraktigu… por vera varbiĝo por sendependeco

La Ĉarto de la FORMINDEPO

La subskribintoj de la Ĉarto de la FORMINDEPO opinias ke la sanitaraj profesiuloj estas komisiataj de la socio por praktiki nur profite al la sano de homoj, persone kaj kolektive. Tiel ili strebu labori tute sendepende, singardu kontraŭ influoj, kiuj povus malutili al tiu misio, ĉefe el industriaj, financaj aŭ komercaj interesoj. Sub la socia kontrolado, helpataj de la rilataj instancoj, la sanitaraj profesiuloj agu por detekti kaj malkaŝi ĉeeston de tiaj interesoj, kaj malakceptu iliajn influojn en ĉiuj kampoj de sia agado, esplorado, klerigado, flegado, preventado, informado. Mi, subskribinto de la nuna Ĉarto, alvokas por ĉesigi tiajn influojn en la sanitara kampo.  Mi apogas la civitanojn, kiuj havas tiun celon, kiel tiuj ariĝintaj en la Formindepo por agi en la sektoroj de klerigado kaj informado pri sano. <doc601|left><doc602|right> —-

POR SUBSKRIBI LA ĈARTON DE LA FORMINDEPO :

Sendu retmesaĝon al sekretario de la Formindepo secretaireATformindep.org, titolita “Mi subkskribas la Ĉarton de la Formindepo”. En la mesaĝon, skribu viajn : – Familian nomon, – Personan nomon, – Valida retadreson, – Profesion, – Adreson, – Eventualajn komentojn, por klarigi kial vi subskribas la Ĉarton

GRAVE :

– Tiuj informoj estos uzataj nur por validigi vian subskribon de la Ĉarto kaj, se vi dezirus, por informi vin pri la Formindepaj aktualaĵoj.  Ili ne estos diskonigataj al krompersonoj. – Post via subskribo, vi povas elŝuti afiŝeton de la Ĉarto, kiun vi povas mem subskribi kaj elmontri por esprimi vian varbiĝon publike. – Eblas legi, subskribi kaj elŝuti Ĉarton anglefrance. —- Legu komentojn pri Ĉarto de la Formindepo kaj elŝutu afiŝtojn (en la franca lingvo)